Ĉinio volas antaŭenpuŝi ĉina-nepalajn rilatojn por daŭra disvolviĝo

Publikigita: 2020-08-01 15:30:22
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris sabate, ke li atribuas grandan gravecon al la disvolvado de ĉina-nepalaj rilatoj kaj volas labori kun sia nepala paralelulo Bidhya Devi Bhandari por antaŭenpuŝi la duflankajn rilatojn por daŭra disvolviĝo.

En interŝanĝo de gratulaj mesaĝoj kun Bhandari okaze de la 65a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, Xi diris ankaŭ, ke li volas labori kun Bhandari por porti pli grandajn avantaĝojn al la du popoloj kaj fari pozitivajn kontribuojn al stabileco kaj disvolviĝo de la regiono.

Li diris, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Nepalo havas longan historion kaj restas freŝa post longa tempo, kaj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 65 jaroj, la du landoj ĉiam respektis unu la alian, traktis unu la alian kiel egaluloj, plifortigis politikan reciprokan konfidon kaj profundigis reciprokprofitan kunlaboron.

Xi diris, ke li kaj Bhandari interŝanĝis vizitojn pasintjare kaj altigis la duflankajn rilatojn al strategia partnereco de kunlaboro kun longedaŭra amikeco por disvolviĝo kaj prospero, kaj ke la du flankoj harmonie kunlaboris por venki malfacilojn en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, kaj verkis novan ĉapitron de amikeco inter Ĉinio kaj Nepalo.

Dividu