Prezidanto Xi gratulas Lukashenko pro lia elektiĝo kiel belorusa prezidento

Kane Publikigita: 2020-08-11 10:58:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde sendis gratulojn al Alexander Lukashenko nome de Ĉinio pro lia elektiĝo kiel prezidento de Belorusio.

Xi diris, ke Ĉinio atribuas grandan gravecon al rilatoj kun Belorusio kaj laboros plu kun Lukashenko por antaŭenigi la ampleksan strategian partnerecon inter la du landoj, profundigi reciprokprofitan kunlaboron en diversaj kampoj, kaj porti avantaĝojn al la du landoj kaj iliaj popoloj. .

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj aferoj Zhao Lijian diris en ĉiutaga gazetara konferenco, ke Belorusio estas ampleksa strategia partnero kaj “fera amiko” de Ĉinio, kaj ke Ĉinio ĉiam respektas la elekton de la belorusa popolo. Zhao aldonis, "Ni kredas, ke sub la gvidado de prezidento Lukashenko, Belorusio akiros novan progreson en diversaj aferoj.”

Li aldonis, ke Ĉinio donas grandan gravecon al disvolviĝo de ĉina-belorusaj rilatoj kaj volas labori kun Belorusio por pliprofundigi duflankajn rilatojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj.

Dividu