Xi subskribis ordonon honori 4 homojn pro elstara kontribuo en batalo kontraŭ kronvirusa epidemio

Kane Publikigita: 2020-08-12 11:51:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde subskribis la ordonon de prezidanto aljuĝi al kvar homoj la nacian medalon kaj honoran titolon pro ilia elstara kontribuo al batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Xi subskribis la ordonon de prezidanto, post kiam la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso voĉdone adoptis en la 21a sesio la decidon doni la nacian medalon kaj honoran titolon al la kvar famaj specialistoj.

La Respublika Medalo estis donita al fama fakulo pri spiraj malsanoj Zhong Nanshan.

La nacia honora titolo, "Popola Heroo", estis donita al Zhang Boli, fakulo pri tradicia ĉina medicino, kiu prezidis la esploron pri kuracado de la kronvirusa malsano per kombinado de tradicia ĉina medicino kaj okcidenta medicino, Zhang Dingyu, estro de la Wuhan-a Hospitalo Jinyintan destinita pri kuracado de la kronvirusa malsano, kaj Chen Wei, armea medicina sciencisto, kiu akiris gravajn atingojn en baza esploro pri la kronvirusa malsano kaj ekspluatado de vakcino kaj protekta drogo.

En la batalo kontraŭ la kronvirusa malsano, multaj ekzemplaj homoj aperis. La decido estis farita por laŭdi homojn, kiuj faris elstaran kontribuon en la batalo, kaj elmontris sian lojalecon kaj sindediĉon kaj aliajn noblajn kvalitojn.

Aljuĝi al ĉi tiuj homoj la plej altan honoron de la nacio celas plene elmontri la spiriton de la ĉina popolo kuniĝi kiel unu kaj ilian eksterordinaran kuraĝon, kaj kunigi homojn por la granda afero de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj atingo de la unua centjara celo.

Dividu