Ĉinio donis unuan patenton de vakcino kontraŭ nova kronviruso 2019 al enlanda kandidato

Kane Publikigita: 2020-08-17 12:16:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinaj aŭtoritatoj donis la unuan inventan patenton al enlande ekspluatita kandidato por vakcino kontraŭ la nova kronviruso 2019. Fakuloj diris, ke tio pruvas la originalecon kaj kreivon de la vakcino, kaj fortigos la fidon de la internacia merkato al ĉinaj vakcinoj kontraŭ la kronviruso.

La vakcino, rekombina adenovirusa vakcino nomata Ad5-nCoV, estas kunekspluatita de ĉina biofarmacia firmao CanSino, unu el la kunekspluatantoj de la vakcin-kandidato, kaj teamo gvidata de ĉina armea fakulo pri infektaj malsanoj Chen Wei.

Laŭ dokumento publikigita en la retejo de la ĉina Nacia Administracio pri Intelekta Proprieto, la vakcino povas komenci amasan produktadon en mallonga tempo okaze de eksplodo de la epidemio.

La firmao CanSino diris dimanĉe en deklaro, ke la patento plue konfirmis la efikecon kaj sekurecon de la vakcino, kaj konvinke pruvis la posedon de ĝiaj rajtoj de intelekta proprieto.

Dividu