Xi vokas junularon fari novajn kaj pli grandajn kontribuojn al entreprenoj de partio kaj lando

Kane Publikigita: 2020-08-17 17:28:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Prezidanto Xi Jinping lunde emfazis, ke junularo en la lando devas esti mobilizita por fari novajn kaj pli grandajn kontribuojn al entreprenoj de la partio kaj la lando.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en gratula letero al sesio de la Ĉina Junulara Federacio kaj kongreso de la Ĉina Studenta Federacio, kiuj malfermiĝis lunde matene en Pekino.

Nome de la Centra Komitato de la KPĈ, Xi esprimis gratulojn pro la malfermo de la kunvenoj, kaj sincerajn salutojn al junaj studentoj kaj junuloj de ĉiuj etnaj grupoj kaj ĉiuj rondoj en Ĉinio kaj ankaŭ al eksterlandaj ĉinaj junuloj.

Dum la pasintaj kvin jaroj, sub la kondukado de la partio kaj kun la helpo kaj gvidado de organizoj de Ĉina Komunista Junulara Ligo, junularaj federacioj kaj studentaj federacioj sur ĉiuj niveloj ludis gravan rolon en la laboroj de la partio pri junularo.

Xi urĝis partiajn komitatojn kaj registarojn sur ĉiuj niveloj plifortigi gvidadon en junulara laboro kaj daŭrigi sian subtenon al junularaj federacioj kaj studentaj federacioj.

Junularaj federacioj kaj studentaj federacioj estis petitaj profundigi reformon kaj novigon, organizi kaj instigi la junulojn kaj studentojn sekvi la partion kaj fari novajn kaj pli grandajn kontribuojn al entreprenoj de la partio kaj la lando.

Dividu