Xi inspektas ĉinan orientan provincon Anhui

Kane Publikigita: 2020-08-19 11:15:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, marde inspektis ĉinan orientan provincon Anhui.

Dum vizito al la gubernio Funan en la urbo Fuyang, Xi iris al kluzo, kompanio de pakaĵoj kaj sakoj, kaj "zhuangtai", loĝdoma strukturo sur levita grundo kun pli alta altitudo, kiu funkcias kiel sekura rifuĝejo kontraŭ riveraj inundoj.

Xi kontrolis la akvan situacion de la rivero Huaihe kaj informiĝis pri lokaj rimedoj pri regado de inundoj, mildigo de katastrofoj kaj post-inunda renormaligo de produktado. Li ankaŭ vizitis kaj konsolis tiujn influitajn de inundoj.

Dividu