Xi urĝis klopodojn por plialtigo de kapablo en prevento kontraŭ katastrofoj

Kane Publikigita: 2020-08-19 15:11:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, diris, ke la lando devas plialtigi sian kapablon de prevento kaj batalo kontraŭ katastrofoj en la klopodo por konstruado de moderna socialisma lando en ĉiuj kampoj.

Xi diris marde dum sia inspektvojaĝo en la ĉina orienta provinco Anhui, ke la kapablo de prevento kaj batalo kontraŭ naturaj katastrofoj devas esti modernigita,.

Li diris, ke la ĉina nacio batalis kontraŭ naturaj katastrofoj jam milojn da jaroj kaj akumulis valoran sperton, kaj la batalo daŭros plu. Li aldonis, “En ĉi tiu batalo, ni devas respekti la naturon, konformiĝi al la leĝoj de la naturo kaj vivi en harmonio kun la naturo.”

Dividu