Xi proponis kvar principojn por Ĉinio kaj EU

Selena Publikigita: 2020-09-15 15:50:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping kunprezidis kunvenon de gvidantoj de Ĉinio, Germanio kaj la Eŭropa Unio (EU) lunde vespere en Pekino per videoligo kun germana ĉefministro Angela Merkel, kies lando nun estas deĵoranta prezidanto-lando de la EU, prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen.

Gvidantoj de Ĉinio, Germanio kaj la EU unuanime konsentis plifortigi komunikadon, kunordigon kaj kunlaboron por certigi sukceson de venonta serio da gravaj politikaj tagordoj inter Ĉinio kaj la EU, pliigi reciprokan fidon, realigi reciprokan profiton kaj komunan gajnon kaj antaŭenigi la rilatojn inter Ĉinio kaj la EU al pli alta nivelo.

Gvidantoj deklaris subskribi interkonsenton inter Ĉinio kaj la EU pri geografiaj indikoj, konfirmis plifortigi intertraktadon pri interkonsento de investado inter la Eŭropa Unio kaj Ĉinio por finplenumi la intertraktadon en frua dato de la kuranta jaro, decidis establi Altrangan Dialogon pri Medio kaj Klimato kaj Altrangan Dialogon pri Cifereca Kunlaboro kaj forĝi verdan kaj ciferecan partnerecon inter Ĉinio kaj la EU.

Xi montris, ke pro la pandemio de la nova kronviruso, la nuna mondo alfrontas grandan ŝanĝiĝon nevideblan dum cent jaroj, kaj la homaro staras ĉe la nova vojkruciĝo kun multaj komunaj defioj. Ju pli estas en tia situacio, des pli gravaj estas la roloj de Ĉinio kaj la EU kiel du ĉefaj fortoj, merkatoj kaj civilizacioj. Xi aldonis, ke la du flankoj devas firme kapti ĝeneralan direkton de reciproka subteno kaj kunlaboro, senŝanceliĝe antaŭenigi sanan kaj stabilan disvolviĝon de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj la EU kaj aldoni pli da pozitiva energio al la internacia komunumo en traktado de la epidemio, revigligo de la ekonomio kaj defendo de justeco.

Xi proponis kvar principojn por la du flankoj.

Xi diris, ke unue, Ĉinio kaj la EU devas subteni pacan kunekziston. En la mondo, ne troviĝas tute samaj politikaj sistemoj, kaj kunekzisto de diversaj civilizacioj konformas al normaleco. Ju pli firma estas paca kunekzisto inter Ĉinio kaj la EU, des pli certaj estas paco kaj prospero de la mondo.

Li diris, ke due, la du flankoj devas daŭrigi malfermon kaj kunlaboron. Ĉinio elfosos latentan forton de enlanda postulado por realigi pli bonan interligon kaj profiton inter du merkatoj kaj resursoj kaj antaŭenigi pli fortan kaj daŭrigeblan komunan disvolvadon.

Li diris, ke trie, Ĉinio kaj la EU devas insisti pri multflankismo. La du flankoj devas plifortigi komunikadon kaj kunlaboron en duflankaj, regionaj kaj tutmondaj demandoj, sekvi penson de komuna konsiliĝo, komuna konstruo kaj kundivido en tutmonda regado, protekti internacian ordon kaj sistemon kun la UN kiel la kerno, antaŭenigi konstruon de komunumo kun la komuna futuro de la homaro.

Li diris, ke kvare, Ĉinio kaj la EU devas plifortigi komunikadon kaj kunordigon. La du flankoj devas konformi al tendenco de kunlaboro kaj disvolvado de la duflankaj rilatoj kaj nuligi miskomprenon per dialogo, venki malfacilaĵojn per disvolvado kaj konvene trakti diverĝojn.

Dividu