Xi sendis gratulon al gubernatoro de Papu-Nov-Gvineo okaze de sendependiĝa tago

Yu Publikigita: 2020-09-16 15:02:24
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al Bob Dadae, gubernatoro de Papu-Nov-Gvineo, esprimante gratulon okaze de la 45a datreveno de sendependiĝo de la lando.

Xi diris en sia mesaĝo, ke en la pasintaj 45 jaroj, Papu-Nov-Gvineo senĉese progresis en nacia konstruado kaj plibonigo de popola vivo, kaj ke li elkore ĝojas pro la historiaj atingoj de la popolo de Papu-Nov-Gvineo. Li diris ankaŭ, ke la du landoj helpis unu la alian dum la batalo kontraŭ la kronvirusa epidmeio, kio profundigis la amikecon inter la du popoloj, kaj ke li atribuas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj inter la du landoj kaj volas labori kun la gubernatoro por vastigi pragmatan kunlaboron kaj amikajn interŝanĝojn kaj puŝi la duflankan ampleksan strategian partnerecon akiri pli grandan atingon por pli bone profitigi la du popolojn.

Dividu