Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis unuigi homojn de la privata sektoro ĉirkaŭ la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) por pli bone akceli la sanan disvolviĝon de la privata sektoro.
Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la KPĈ kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en instrukcio pri rilata laboro.