Xi: KPĈ metas konsideron pri popolo super ĉiujn aliajn konsiderojn

Yu Publikigita: 2020-09-17 19:31:44
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), emfazis, ke la KPĈ ĉiam metas konsideron pri la popolo super ĉiujn aliajn konsiderojn, merkrede dum inspektvojaĝo en la ĉina centra provinco Hunan.

Xi faris la rimarkojn dum vizito al la hejmo de posteulo de la protagonisto de revolucia rakonto, en la vilaĝo Shazhou de la urbo Chenzhou. La revolucia rakonto priskribas malriĉan vilaĝanon nomatan Xu Jiexiu, kiu donis rifuĝon al tri virinaj soldatoj de la Ruĝa Armeo dum la Longa Marŝo en la 1930-aj jaroj. Ĉe sia foriro, la soldatoj duonigis sian solan peplomon, lasante unu parton al Xu por montri sian zorgon.

La posteulo diris al Xi, ke lia familio sin liberigis de malriĉeco kaj ilia vivo multe pliboniĝis. Xi diris, ke la ŝanĝiĝoj ilustras la orientiĝon de la KPĈ, ke ĝi ĉiam metas la popolon sur la plej gravan lokon, kaj la partio plenumas siajn promesojn.

Sur publika placo, Xi diris al vilaĝanoj, ke la KPĈ restas fidela al sia origina aspiro dum preskaŭ jarcento de post sia fondiĝo, kaj la popolo konsideras la KPĈ kiel propran partion.

Xi diris, ke li, kiel membro de la partio kaj gvida oficialulo de la partio, bone plenumos siajn devojn kaj laboros kun la 1 400 milionoj da ĉinoj kaj pli ol 90 milionoj da partiaj membroj por fari la landon pli bona kaj feliĉigi la popolon.

Dividu