Xi: ni devas firme teni kernajn teknologiojn

Mirinda Publikigita: 2020-09-18 14:29:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 17an de septembro en Changsha, Hunan-provinco, en sia inspektado al entreprenoj de ekipaĵa produktado, ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, akcentis, ke ni devas fime kapti la kernajn teknologiojn en niaj manoj kaj ankaŭ la fabrika industrio.

Xi inspektis la kompanion Shanhe de fabrikado de intelektaj ekipaĵoj. La kompanio kun 21jara historio esploris pli ol 200 altnivelajn ekipaĵajn produktojn kun memdecida intelekta proprieto kaj kerna konkurenckapablo kaj la produktoj estas eksportataj al pli ol 100 landoj kaj regionoj de la mondo.

Xi ankaŭ vizitis la industrian parkon de kultura novigo de Malanshan kaj konversaciis kun junaj laborantoj de la parko. La industria parko nun klopodas por krei la plej grandan videaĵan bazlokon de Ĉinio.

Dividu