Xi Jinping kaj Halimah Yacob reciproke sendis gratulan mesaĝon pri 30-a jariĝo de fondo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Singapuro

Ĝoja Publikigita: 2020-10-03 16:12:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sabate ĉina prezidanto Xi Jinping kaj singapura prezidento Halimah Yacob sendis reciproke gratulan mesaĝon pri la 30-a jariĝo de la fondo de la dulandaj diplomatiaj rilatoj.
En sia gratula mesaĝo Xi substrekis, ke lastajn 30 jarojn alfrontante ŝanĝiĝojn de la internacia situacio Ĉinio kaj Sigapuro komprenis kaj subtenis unu al la alia kaj akcelis disvolvon de la duflankaj rilatoj kun la epoko. La dulandaj kunlaboroj superis duflankan kategorion kaj ludis demonstran efikon en tavoloj regiona kaj internacia.

Xi montris, ke ankoraŭ disvastiĝas la kronvirusa epidemio kaj diversaj landoj alfrontas la du defiojn, nome batalo kontraŭ la epidemio kaj reprosperigo de ekonomio. Ĉinio alte atentas la disvolvon de la rilatoj kun Singapuro kaj volas kune kun Singapuro daŭre laŭ la ĉefa linio de altkvalita konstruado de "Zono kaj Vojo" profundigi praktikajn kunlaborojn, komune protekti plurismon kaj liberan komercon, akceli pli grandan disvolvon de la dulandaj rilatoj kaj fari pozitivan kontribuon al stabileco kaj prospero de la regiono kaj la mondo.
Halimah Yacob en sia gratula mesaĝo diris, ke en la lastaj 30 jaroj vigle disvolviĝis la rilatoj kun Ĉinio, kontinue progresis praktikaj kunlaboroj kaj tago post tago pliiĝis kulturaj kontaktoj. Antaŭ la kronvirusa epidemio la du landoj donis reciprokan helpon, komune akcelis ekonomian reprosperon, tenis komercan glaton kaj stabilecon de provizaj ĉenoj, ankaŭ malfermis multajn novajn kampojn de kunlaboroj. Li firme konvinkiĝis, ke en la sekvaj 30 jaroj la dulandaj rilatoj pli grande disvolviĝos.
En la sama tago, ĉina ĉefministro Li Keqiang kaj singapura ĉefministro Lee Hsien Loong sendis reciproke gratulan mesaĝon.


Dividu