Xi promesis konduki ĉina-bangladeŝajn rilatojn al nova alto

Yu Publikigita: 2020-10-04 15:58:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris dimanĉe, ke li volas labori kun sia bangladeŝa paralelulo Md. Abdul Hamid por pli bone akordigi strategiojn de la du landoj, kune antaŭenigi la konstruadon de la Zono kaj Vojo, kaj tiel puŝi la ĉina-bangladeŝan strategian partnerecon de kunlaboro al nova alto.

Xi faris la rimarkojn en interŝanĝo de gratulaj mesaĝoj kun Hamid por festi la 45an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

En sia mesaĝo Xi diris, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Bangladeŝo havas longan historion kaj restas firma kun la tempo. De post la starigo de diplomatiaj rilatoj antaŭ 45 jaroj, la du landoj ĉiam respektis unu la alian kaj traktis unu la alian kiel egaluloj, plibonigis politikan reciprokan fidon kaj profundigis reciprokprofitan kunlaboron, kiu alportas efektivajn avantaĝojn al la du popoloj. Li aldonis, ke de post la eksplodo de la kronvirusa pandemio, Ĉinio kaj Bangladeŝo dividis feliĉon kaj malfeliĉon, helpis unu la alian kaj batalis kontraŭ la pandemio flanko ĉe flanko, verkante novan ĉapitron de duflanka amikeco.

Hamid diris en sia mesaĝo, ke bangladeŝa-ĉinaj rilatoj rapide disvolviĝas kaj kunlaboro ampleksas ŝlosilajn kampojn, al kio Bangladeŝo donas grandan gravecon. Li esprimis sian profundan aprezon pro la kontinua subteno de Ĉinio al Bangladeŝo en ĝia sociekonoma disvolviĝo. Li aldonis, ke li kredas, ke la proksimaj kaj amikaj rilatoj inter la du landoj plu profundiĝos en la estonteco.

Dividu