Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Kim Jong-un pro 75-a jariĝo de Nord-Korea Laborista Partio

Pluveta Publikigita: 2020-10-10 16:42:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Kim Jong-un pro la 75-a jariĝo de la Nord-Korea Laborista Partio.

En la mesaĝo Xi diris, ke okaze de la 75-a jariĝo de la Nord-Korea Laborista Partio reprezentante de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj li mem, li donis varman gratulon kaj bonan deziron al la Centra Komitato kaj ĉiuj partianoj de la Nord-Korea Laborista Partio, kaj al la nord-korea popolo.

Xi montris, ke la Nord-Korea Laborista Partio havas honoran kaj longan revolucian tradicion. En la pasintaj 75 jaroj gvidata de la partio la lando realigis ŝtatan sendependiĝon kaj popolan liberiĝon kaj akiris eminentan sukceson de la socialismaj aferoj.

Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio kaj Nord-Koreio estas amikaj najbaroj kaj la socialismaj landoj gvidataj de la Komunista Partio. De la lastaj jaroj Xi kaj Kim multefoje faris intervidiĝojn, atingis multajn komunajn konojn por solidigi kaj disvolvi la dulandajn rilatojn kaj malfermis novan ĉapitron de la dulandoj.

Dividu