Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al fiĝia prezidento pro fiĝia sendependiĝa tago

Pluveta Publikigita: 2020-10-10 17:07:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 10an de oktobro, ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Jioji Konusi Konrote, la fiĝia prezidento, pro la sendependiĝa tago de Fiĝioj.

En la mesaĝo Xi diris, ke en la pasintaj 50 jaroj post sendependiĝo de Fiĝioj la lando aktive ekspluatis disvolvan vojon kaj realigis kontinuan disvolviĝon de la socio. Ĉinio gratulis Fiĝiojn pri tio. Ĉinio kaj Fiĝioj estas bonaj amikoj kaj partneroj. En la batalo kontraŭ la nova kronvirusa epidemio la du landoj helpis unu la alian, komune protektis sanon de la du popoloj kaj pluapaŝe profundigis la amikecon de la du landaj popolanoj. Ĉinio alte atentas la rilatojn kun Fiĝioj kaj volas fortigi dialogon, interŝanĝon kaj kunlaboron en diversaj kampoj, antaŭenpuŝi la dulandan ampleksan strategian partnerecon kaj profiti la du popolojn.

Dividu