Xi inspektis marinfanterion kaj urĝis konstrui elitan trupon

Yu Publikigita: 2020-10-14 13:13:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Prezidanto Xi Jinping marde inspektis la marinfanterion de la Popola Liberiga Armeo (PLA) en Chaozhou en la ĉina suda provinco Guangdong, kaj emfazis konstrui ĝin en elitan trupon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono (CMK), diris, ke la marinfanterio de la PLA estas elita bataltrupo por amfibiaj operacoj, kaj ĝi havas gravajn devojn protekti la suverenecan sekurecon, teritorian integrecon, marajn interesojn kaj eksterlandajn interesojn de la lando.

Li alvokis pli fortajn klopodojn por akceli la transformiĝon de la trupo kaj plialtigi ĝiajn batalkapablojn por formi potencan trupon, kun batalkapablaj soldatoj, kiu estas integriĝa kaj diverstalenta en operaco, rapide reaga, kaj kapabla en batalo sub multdimensiaj kondiĉoj.

Marde matene Xi vizitis la stabejon de la marinfanterio, renkontiĝis kun ĉefaj oficiroj kaj havis grupan foton kun ili. La marinfanterio estis reorganizita kaj establita en 2017 por efektivigi la politikon kaj aranĝon de la Centra Komitato de la KPĈ kaj la Centra Milita Komisiono por profundigi la reformon de nacia defendo kaj la armeo. Xi estis informita pri la situacio de la marinfanterio kaj spektis videaĵon pri trejnado de koncernaj teamoj. Li donis plenan agnoskon al la marinfanterio pri la konstruado, disvolvado kaj plenumado de taskoj de post ĝia reorganizo kaj establiĝo. Xi faris gravan paroladon, emfazante la bezonon plifortigi strategian projektadon por la konstruado de la marinfanterio.

Dividu