Xi: Shenzhen faris kvin historiajn saltojn antaŭen en 40 jaroj

Yu Publikigita: 2020-10-14 13:48:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping merkrede diris, ke Shenzhen faris kvin historiajn saltojn antaŭen de post la starigo de la speciala ekonomia zono antaŭ 40 jaroj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn dum parolado en grandioza kunveno festanta la 40an datrevenon de la speciala ekonomia zono de Shenzhen.

Laŭ Xi, la kvin historiaj saltoj atestis la ŝanĝiĝon de Shenzhen:

- De malgranda postiĝinta landlima urbeto al internacia metropolo kun tutmonda influo;

- De efektivigo de reformoj de ekonomiaj sistemoj ĝis profundigo de reformo en ĉiuj kampoj;

- De ĉefa disvolvado de eksterlanda komerco al ampleksa antaŭenigo de altnivela malfermo;

- De antaŭenigo de ekonomia disvolviĝo al kunordigo de socialisma materia, politika, kultura kaj etika, socia kaj ekologia progreso;

- De certigo de la bazaj bezonoj de la popolo ĝis konstruado de altkvalita modere prospera socio en ĉiuj aspektoj.

Dividu