Xi resumis spertojn de Shenzhen kaj aliaj specialaj ekonomiaj zonoj

Yu Publikigita: 2020-10-14 15:12:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris paroladon merkrede en grandioza kunveno festanta la 40an datrevenon de la starigo de la Speciala Ekonomia Zono de Shenzhen en la ĉina suda provinco Guangdong.

Xi diris, ke la starigo de specialaj ekonomiaj zonoj estas granda novigema movo farita de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la lando por antaŭenigi reformon kaj pordmalfermon kaj ankaŭ socialisman modernigon.

En aŭgusto de 1980, kvar specialaj ekonomiaj zonoj kiel la unuaj en Ĉinio estis starigitaj en Shenzhen, Zhuhai, Shantou kaj Xiamen, kaj en aprilo de 1988 alia speciala ekonomia zono estis starigita en Hainan.

En la pasintaj 40 jaroj, la specialaj ekonomiaj zonoj ludis la pioniran rolon por reformo kaj malfermo en la tuta lando. En la parolado, Xi resumis la valorajn spertojn akumulitajn de la specialaj ekonomiaj zonoj en reformo kaj novigema evoluigo, kaj emfazis la bezonon subteni la gvidadon de la Komunista Partio de Ĉinio super la konstruado de specialaj ekonomiaj zonoj, daŭrigi kaj plibonigi la sistemon de socialismo kun ĉinaj trajtoj kaj preni plu la vojon de disvolvado.

Xi rimarkigis, ke la mondo spertas ŝanĝiĝon nevideblan dum jarcento, kaj la kronvirusa pandemio akcelas la grandan ŝanĝiĝon kun kontraŭfluo al ekonomia tutmondiĝo, leviĝo de protektismo kaj unuflankismo, kaj tutmonda recesio, dum Ĉinio estas en tre grava periodo de la granda nacia rejuniĝo, sub la nova situacio kun enlanda granda ciklo kiel ĉefa subtenilo kaj reciproka akcelo de enlanda kaj internacia duobla cirkulado.

Xi reasertis, ke Ĉinio senŝanceliĝe efektivigos plu la malferman strategion de reciproka profito kaj komuna gajno, ĉerpante movforton el la mondo kaj profitigante la tutan mondon per sia disvolviĝo. Ĉinio bonvenigas pli da landoj partopreni en ĝiaj reformo kaj disvolvado por malfermi novan situacion de komuna konsiliĝo, komuna konstruado kaj komuna divido.

Dividu