Ĉina ŝtatestro kaj prezidento de Ekvatora Gvineo interŝanĝis gratulojn okaze de 50-a datreveno de diplomatiaj rilatoj

Pluveta Publikigita: 2020-10-15 10:41:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĵaŭde ĉina prezidanto Xi Jinping kaj prezidento de Ekvadora Gvineo Teodoro Obiang Nguema Mbasogo interŝanĝis gratulojn por festi la 50-an datrevenon de establiĝo de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Ekvatora Gvineo.

Xi diris, ke estas profunda la amikeco inter Ĉinio kaj Ekvatora Gvineo. Depost establiĝo de la diplomatiaj rilatoj la du flankoj ĉiam estis sinceraj kaj amikaj, kaj firme subtenis unu la alian pri la kernaj kaj gravaj aferoj. La efika kunlaboro alportis verajn interesojn al la du popoloj. Depost eksplodo de la novkronvisura epidemio Ĉinio kaj afrikaj landoj, inkluzive de Ekvatora Gvineo, unuiĝis kaj kune batalis kontraŭ la epidemio, plenforte protektis la sanon de la popolo kaj aldonis novan enhavon al amikeco inter Ĉinio kaj afrikaj landoj. Ĉinio alte atentas la rilatojn kun Ekvatora Gvineo kaj volas kunlabori kun prezidento Obiang por solidigi politikan reciprokan fidon, profundigi kunlaboron de la iniciato Zono kaj Vojo kaj la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn al nova nivelo kaj profitigi la du popolojn.

Dividu