Xi emfazis daŭrigi spiriton de ĉina volontula armeo en Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio

Yu Publikigita: 2020-10-20 14:55:41
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde emfazis daŭrigi la grandan spiriton montritan de la Ĉina Volontula Armeo en la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio en la nova epoko kaj strebi por realigi nacian rejuniĝon.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn en vizito al ekspozicio memorfestanta la 70an datrevenon de la eniro de la Ĉina Volontula Armeo en la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) en la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio.

Xi diris, ke antaŭ sepdek jaroj, la KPĈ kaj la ĉina registaro rezolute faris la historian decidon komenci la Militon por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio por protekti pacon kaj rezisti agreson. Alte tenante la flagon de justeco, la heroaj soldatoj de la Ĉina Volontula Armeo brave batalis ŝultro ĉe ŝultro kun la popolo kaj armeo de la KDPR kaj gajnis grandan venkon, farante grandajn kontribuojn al monda paco kaj homa progreso. La venko en la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio estis venko de justeco, venko de paco kaj venko de la popolo.

Xi nomis la grandan spiriton forĝitan dum la milito "valorega spirita riĉaĵo", kiu inspiros la ĉinan popolon kaj la ĉinan nacion transponti ĉiujn malfacilojn kaj obstaklojn, kaj venki ĉiujn malamikojn.

Dividu