Xi renkontiĝis kun modeloj por akcelo de armea-civila solidareco

Yu Publikigita: 2020-10-21 15:45:39
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde renkontiĝis kun reprezentantoj de modelaj organizoj kaj individuoj, kiuj estis en Pekino, por ricevi premiojn pri akcelo de armea-civila solidareco.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, esprimis sincerajn salutojn kaj varman gratulon al la premiitoj.

La ceremonion ĉeestis ankaŭ ĉefministro Li Keqiang kaj Wang Huning, membro de la sekretariejo de la Centra Komitato de la KPĈ, ambaŭ membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ. Marde matene Xi kaj aliaj gvidantoj iris al la hotelo Jingxi, renkontiĝis kun la reprezentantoj kaj havis grupan foton kun ili.

Ĉefministro Li faris paroladon en la ceremonio. Li diris, ke de post la 18a Nacia Kongreso de la KPĈ, sub la forta gvidado de la Centra Komitato de la KPĈ kun kamarado Xi Jinping ĉe la kerno, lokaj aŭtoritatoj kaj rilataj departementoj aktive liveris subtenon kaj servojn por disvolvi kaj reformi la armeon, kaj pliigis zorgojn al la militistaj invalidoj kaj favoran traktadon al la familioj de la militistoj, dum la armeo ĉiam estis en la avangardo de la batalo kontraŭ gravaj naturkatastrofoj kaj urĝa respondo. Li aldonis, ke fronte al ĉi-jara kronvirusa epidemio, la armeaj trupoj kaj civiluloj laboris flank-al-flanke por certigi gravajn strategiajn atingojn en la batalo de la lando kontraŭ la epidemio, montrante la grandan potencon de armea-civila solidareco.

Dividu