Xi ĉeestos kunvenon festantan 70an datrevenon de ĈPVA en Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio

Yu Publikigita: 2020-10-22 16:07:13
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos kunvenon en Pekino vendrede por memorfesti la 70an datrevenon de la eniro de la Ĉina Popola Volontula Armeo (ĈPVA) en la Korean Demokratian Popolan Respublikon en la Milito por Rezisto Kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faros gravan paroladon en la kunveno, kiu komenciĝos en la Granda Popola Halo en Pekino je la 10a horo vendrede.

La okazaĵo estos rekte elsendita de Ĉina Komunikila Grupo kaj en la retejo xinhuanet.com. Ĝi ankaŭ estos samtempe reelsendita en ĉefaj novaĵretejoj inkluzive de people.com.cn, cctv.com kaj china.com.cn, kaj ankaŭ en novaĵaj programoj administrataj de la Popola Ĵurnalo, la Novaĵ-Agentejo Xinhua kaj Ĉina Centra Televido.

Dividu