Ĉinio festas 70an datrevenon de eniro de ĈPVA en KDPR en Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio

Yu Publikigita: 2020-10-23 14:18:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio vendrede okazigis kunvenon por memorfesti la 70an datrevenon de la eniro de la Ĉina Popola Volontula Armeo (ĈPVA) en la Korean Demokratian Popolan Respublikon (KDPR) en la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio (1950-1953).

Ĉina prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono (CMK), faris paroladon en la kunveno, instigante la nacion memori historion, daŭrigi kaj disvolvi la spiriton de la Ĉina Popola Volontula Armeo kaj progresigi socialismon kun novaj trajtoj.

Parolante en la kunveno, la ĉina prezidanto emfazis, ke la granda venko de la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio por ĉiam estos gravurita en la historio de la ĉina nacio kaj la historio de paco, disvolviĝo kaj progreso de la homaro.

Xi laŭdis la historian signifon de la Milito por Rezisto kontraŭ Usona Agreso kaj Helpo al Koreio, dirante, ke la granda milito defiis la invadon kaj ekspansion de imperiismo kaj protektis la sekurecon de nova Ĉinio. La milito ankaŭ protektis la pacan vivon de la ĉina popolo, stabiligis la situacion en la Korea Duoninsulo kaj konservis pacon en Azio kaj la mondo.

Prezidanto Xi diris, ke la venko estas deklaro, ke la ĉinoj staras firmaj en la Oriento, kaj ke la venko starigis fundamenton por la statuso de nova Ĉinio en aziaj kaj internaciaj aferoj.

Pli ol 197,000 oficiroj kaj soldatoj de la Ĉina Popola Volontula Armeo oferis siajn vivojn en la milito. Xi laŭdis la grandan patriotismon montritan de la Ĉina Popola Volontula Armeo en ilia batalo kontraŭ potenca malamiko, kaj urĝis la ĉinan popolon daŭrigi la spiriton en la nova epoko kaj strebi por realigi nacian rejunigon.

Xi akcentis, ke la Ĉina Popola Volontula Armeo montris sian patriotismon, heroecon, optimismon, sindonon al sia misio kaj ankaŭ spiriton, kiu strebas por paco kaj justeco de la mondo en la milito. Ĉio ĉi devas esti transdonita de generacio al generacio.

Li urĝis klopodojn por protekti mondajn pacon kaj justecon, dirante, ke Ĉinio kiel ĉefa respondeca lando volas labori kun la monda popolo por konstrui komunumon de la homaro kun komuna estonteco. Li diris ankaŭ, ke la ĉina popolo amas pacon, sed neniam kompromitos antaŭ minacoj aŭ estos subigita de subpremo. Ĉinio neniam serĉas hegemonion aŭ ekspansion kaj firme oponas hegemoniismon kaj potencan politikon. Ĝi neniam permesos al iu ajn subfosi ĝiajn naciajn suverenecon, sekurecon kaj disvolvan interesojn.

Dividu