Xi emfazas novigadon kiel ĉefan motoron de disvolviĝo

Yu Publikigita: 2020-10-30 13:50:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis, ke Ĉinio donis grandan gravecon al scienca kaj teknologia novigado, konsiderante novigadon kiel la ĉefan motoron de disvolviĝo.

Xi faris la rimarkojn en parolado per video en la tria Monda Forumo de Laŭreatoj, kiu malfermiĝis vendrede en Ŝanhajo. Li akcentis, ke Ĉinio efektivigos strategion pri pli malferma kaj inkluziva, reciprokprofita kaj kundivida internacia teknologia kunlaboro kaj volas labori kun pintklasaj sciencistoj kaj internaciaj sciencteknikaj organizoj de la mondo por intensigi esploron pri gravaj sciencaj demandoj, plifortigi la solvadon de ĝeneralaj teknologioj kaj profundigi kunlaboron pri gravaj strategiaj sciencaj projektoj.

Dividu