Xi Jinping faris gravan parolon en pintkunveno de BRICS

Pluveta Publikigita: 2020-11-18 11:15:11
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marde vespere okazis la 12a pintkunveno de BRICS per video-ligo. Ĉina prezidanto Xi Jinping faris parolon titolitan Helpi Unu Alian por Batali kontraŭ Epidemio, Unuanime Antaŭenpuŝi Kunlaboron. Xi emfazis, ke la kvin landoj de BRICS devas persisti en multflankismo, unuiĝi kaj kunlabori, malfermi kaj kreadi, meti la vivon de popolo sur la unuan lokon, efektivigi malaltkarbonan vivon, helpi unu alian por batali kontraŭ la epidemio kaj unuanime antaŭenpuŝi kunlaboron. La pintkunveno sankciis la Moskvan Deklaracion de la 12a Pintkunveno de BRICS.

Rusa prezidento Putin prezidis la kunvenon. Al la kunveno ĉeestis ankaŭ ĉina prezidanto Xi Jinping, hinda ĉefministro Narendra Damodardas Modi, sud-afrika prezidento Matamela Cyril Ramaphosa kaj brazila prezidento Jair Messias Bolsonaro.

En la parolo Xi diris, ke nun profunde ŝanĝiĝis la internacia strukturo. La homaro vizaĝas al plej serioza disvastiĝo de epidemio en la pasintaj 100 jaroj. En tia ŝlosila periodo ĉi-foja pintkunveno havas specialan kaj gravan signifon. Ni kredas, ke neniam ŝanĝiĝos la ĉeftemo de paco kaj disvolviĝo. La monda multflankismo kaj la ekonomia tutmondiĝo estas neinversigeblaj. Ni devas fari kontribuon por konstrui pli belan mondon konservante la koncepton pri komunumo kun la komuna estonteco de la homaro.

Xi Jinping diris, ke unue oni devas persisti en multflankismo kaj protekti pacon kaj stabilecon de la mondo. Due, persisti en unuiĝo kaj kunlaboro kaj komune elimini defion alportitan de la epidemio. Trie, persisti en malfermo kaj kreado kaj akceli reprosperiĝon de la monda ekonomio. Kvare, meti la vivon de popolo sur la unuan lokon kaj antaŭenpuŝi kontinuigeblan disvolviĝon de la mondo. Kvine, efektivigi verdan kaj malaltkarbonan disvolviĝon kaj akceli harmonian kunekziston de la homaro kaj la naturo.

La ĉeestantoj de la pintkunveno profunde interŝanĝis opiniojn pri la kunlaboro de BRICS kaj pri la nuna internacia situacio, kaj atingis ampleksajn komunajn konojn.

Dividu