Kiel starigi la azia-pacifikan sortkomunumon

Xiong Linping Publikigita: 2020-11-21 14:37:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En novembro de la pasinta jaro, kiam la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping ĉeestis la kunvenon de gvidantoj de la BRICS-landoj en Brazilo, li konsilis starigi la azia-pacifikan sortkomunumon en kiu amplekas sin malfermo en inkluziveco, kresko en novigo, interkomuniko en ĉiuj rilatoj, kaj kungajno en kunlaboro. En la 20-a de novembro Xi Jinping videe ĉeestis la 27-an neoficialan kunvenon de la Azia-Pacifika Ekonomia Kunlaboro (APEK), kaj tiam li ĉiuflanke eksplikis kiel kune konstrui la azia-pacifikan sortkomunumon.

La 27-a neoficiala kunveno de APEK, kiun videe ĉeestis Xi vespere de la 20-a de novembro, estas grava kunveno por ligi la pasintecon kun la estonteco. En sia parolado Xi diris, ke ĉi-jare unu el la plej gravaj taskoj de APEK estas lanĉi kunlaboron kun belaj perspektivoj post la jaro 2020.

El tiuj ĉi novaj perspektivoj fariĝos programaj dokumentoj de kunlaboro de APEK por 20 jaroj en la estonteco. Xi diris: “Ni devus preni tion ĉi kiel novan ekirpunkton kaj komenci novan etapon de la azia-pacifika kunlaboro.

La 15-an ĉi-monate Ĉinio kaj 14 aliaj landoj oficiale subskribis la Regionan Ampleksan Interkonsenton pri Ekonomia Partnereco. La mondo opinias ĝenerale, ke tio estas venko de plurflankismo kaj liberkomerco. En sia parolado en la 20-a de novembro Xi diris, ke Ĉinio bonvenigas la subskribon de la Regiona Ampleksa Interkonsento pri Ekonomia Partnereco, kaj konsideras ankaŭ aktive aliĝi al la Ampleksa kaj Progresema Trans-Pacifika Partnereca Interkonsento.

En la sama tago Xi faris firman rimarkon: Ĉinio daŭrigas sian subtenon al disvolviĝo de APEK kaj neniam ŝanceliĝos en fiksiĝado en Azi-Pacifiko, konstruado de Azi-Pacifiko kaj kreo de feliĉo al Azi-Pacifiko. Kune starigi la azia-pacifikan sortkomunumon estas la sinteno de Ĉinio kaj ankaŭ la reala agado de Ĉinio.

En sia parolado Xi citis la proverbon de Malajzio, la gastiganto de APEK: “Kune grimpi, kiam aperas monto; kune transsalti, kiam aperas fosaĵo.” Kiel la plej energia, plej vigla, ter-parto de ekonomio en la mondo, APEK devus kune konstrui la azia-pacifikan sortkomunumon, ĉar tio koncernas la evoluadon de la regiono, la feliĉon de la popoloj kaj la futuron de la mondo.

Dividu