Xi: Sciencteknika novigo kaj cifereca revolucio donas novan movforton al disvolviĝo

Publikigita: 2020-11-22 16:10:06
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping sabate vespere partoprenis en la 15a pintkunveno de gvidantoj de la Grupo 20 kaj faris gravan parolon per videoligo.

Xi asertis, ke oni devas aktive fronti al la ŝanĝiĝo, turni krizon al ŝanco, kaj produkti novan movforton de disvolviĝo per scienctenkika novigo kaj cifereca revolucio. Koncernaj partioj devas akceli kunlaboron pri datuma sekureco, fortigi konstruadon de cifereca infrastrukturo kaj krei justan konkurecan medion por sciencteknikaj entreprenoj el diversaj landoj.

Dividu