Xi: Ĉinio volas plifortigi kunlaboron pri vakcinoj kontraŭ nova kronviruso kun Germanio

Yu Publikigita: 2020-11-25 14:59:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke Ĉinio volas fortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron kun Germanio pri vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso kaj antaŭenpuŝi, ke la vakcinoj estu juste distribuitaj kiel tutmonda publika bono, precipe por la avantaĝo de evoluantaj landoj.

Xi diris tion en telefona konversacio kun germana ĉefministro Angela Merkel. Xi diris, ke li kaj Merkel ambaŭ ĉeestis la pintkunvenon de la Grupo 20 antaŭ kelkaj tagoj, kaj ke ambaŭ flankoj rekomendas subteni multflankismon, akceli internacian kunlaboron, kunigi fortojn kontraŭ la kronvirusa malsano, revigligi la mondan ekonomion kaj kune trakti tutmondajn defiojn. Nun Eŭropo kaj iuj aliaj regionoj en la mondo alfrontas la provon de la dua ondo de la pandemio, tial la ĉefa prioritato por ĉiuj partioj restas labori kune por batali kontraŭ la epidemion. Li diris, ke Ĉinio aktive nutras novan evoluigan reĝimon kaj senĉese grandigas enlandan postuladon kaj malfermon, kio alportos novajn ŝancojn al Germanio. Ĉinio ankaŭ esperas, ke Germanio kaj la Eŭropa Unio (EU) estos malfermitaj al ĉinaj entreprenoj. Li sugestis, ke la du flankoj subtenu reciprokan respekton kaj ĉiam sekvu la ĝeneralan direkton de dialogo kaj kunlaboro kaj ankaŭ la ĝeneralan principon de reciproka profito. Li ankaŭ esprimis sian esperon, ke la nova interregistara konsiliĝo inter Ĉinio kaj Germanio ellaboros planojn pri la dulanda kunlaboro en diversaj kampoj. Li atentigis, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj la EU havas pli grandan tutmondan kaj strategian gravecon en la komplika internacia situacio, kaj ke la du flankoj devas plifortigi reciprokan fidon kaj kunlaboron, intensigi interŝanĝojn kaj reciprokan lernadon, protekti multflankismon kaj plibonigi tutmondan regadon.

Merkel rimarkigis, ke la mondo spertas profundajn ŝanĝiĝojn kaj Eŭropo alfrontas la influon de la dua ondo de la pandemio. La fakto, ke Ĉinio faris bonan laboron en prevento kaj regado de la epidemio kaj la unua realigis ekonomian renormaliĝon, estas bona novaĵo por germanaj entreprenoj. Ŝi esprimis la esperon, ke la du flankoj pliigos komunikadon pri vakcina kunlaboro kaj antaŭenigos kunlaboron en kampoj de komerco, investado kaj novenergiaj veturiloj. Ŝi gratulis Ĉinion pro tio, ke ĝi subskribis la komercan interkonsenton de Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco kun rilataj partioj, kaj esprimis volon plifortigi klopodojn kun Ĉinio por fini intertraktadon pri la investa traktato inter la EU kaj Ĉinio antaŭ la fino de ĉi tiu jaro.

Dividu