Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Joseph Robinette Biden

Ĝoja Publikigita: 2020-11-25 22:00:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Merkrede ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping sendis mesaĝon al Joseph Robinette Biden por gratuli lin elektita kiel prezidento de Usono.

En sia mesaĝo Xi diris, ke akceli sanan kaj stabilan disvolvon de la rilatoj inter Ĉinio kaj Usono ne nur konformas al bazaj interesoj de la du popoloj sed ankaŭ al la komuna espero de la internacia komunumo. Xi esperis, ke la du flankoj tenos la spiriton de nekonflikto, neantagonismo, reciproka respekto, kunlaboro kaj kungajno, donos atenton al kunlaboro, regos diverĝojn, akcelos sanan kaj stabilan disvolvon de la rilatoj inter la du landoj kaj kune kun diversaj landoj kaj la internacia komunumo antaŭenigos mondan pacon kaj disvolvon.

Dividu