Xi, Macron atingas gravan interkonsenton pri kunlaboro inter Ĉinio kaj Francio en la sekva etapo

Lucia Publikigita: 2020-12-10 20:59:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj franca prezidento Emmanuel Macron atingis gravan interkonsenton pri kunlaboro inter Ĉinio kaj Francio en la sekva etapo dum telefona konversacio merkrede vespere.

Xi montris, ke meze de kreskanta malstabileco kaj necerteco, la nuntempa mondo postulas pli da respondecoj de ĉefaj landoj.

"Sendependeco, reciproka kompreniĝo, antaŭvido, komuna intereso kaj kungajno" estas la originala aspiro por la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Francio. Xi rimarkigis, ke estas grava interkonsento de la du landoj subteni multflankismon, protekti la internacian sistemon kun Unuiĝintaj Nacioj kaj konservi la internacian ordon bazitan sur internacia konvencio.

Macron diris, ke Francio kaj Ĉinio devas fari solidan kunlaboron en la batalo kontraŭ COVID-19, kaj antaŭenigas interŝanĝojn kaj kunlaboron en diversaj kampoj laŭ ĉiu maniero.

Francio tre atentas disvolvi rilatojn kun Ĉinio, kaj pretas kunlabori kun Ĉinio por profundigi la duflankan kunlaboron kaj ankaŭ kunlaboron inter EU kaj Ĉinio. Li diris aldonante, ke li esperas, ke EU -Ĉina investa interkonsento estos atingita kiel eble plej baldaŭ.

Macron diris ankaŭ, ke francio dankas la gravan kontribuon de Ĉinio por atingi la Parizan Interkonsenton pri klimata ŝanĝiĝo.

Dividu