Xi sendas gratulan leteron al konkurso de profesiaj lertecoj

Yu Publikigita: 2020-12-11 14:26:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping ĵaŭde sendis gratulan leteron al la unua konkurso de profesiaj lertecoj de la lando en Kantono, ĉefurbo de la ĉina suda provinco Guangdong.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, esprimis sincerajn salutojn al la konkursantoj kaj ĉiuj kvalifikitaj laboristoj en la letero.

La letero diris, ke konkurso de profesiaj kapabloj liveras platformon al laboristoj por montri siajn lertecojn kaj lerni unu de alia, kaj ludas pozitivan rolon en grandigo de la sperta laboristaro kaj antaŭenigo de socia kaj ekonomia disvolviĝo.

Xi urĝis daŭrigi kaj disvolvi la spiriton de modelaj laboristoj kaj metiisteco, stimuli pli da laboristoj, precipe la pli junajn generaciojn, plialtigi siajn lertecojn, kaj kulturis pli altkvalitajn laboristojn kaj metiistojn por atingi la celon komplete konstrui modernan socialisman landon. .

Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris en sia instrukcio, ke plialtigi metiajn lertecojn estas kerna fundamento por ke la manufaktura kaj serva industrioj de la lando transiru de meza nivelo ĝis alta nivelo. Li alvokis klopodojn plibonigi la trejnan sistemon de kvalifikitaj laboristoj, krei favoran medion por ebligi al ili elstariĝi, gvidi junajn laboristojn perfektigi siajn lertecojn kaj konstrui spertan laborantaron, kun la celo akceli dungadon, entreprenadon kaj novigadon en la lando kaj certigi altkvalitan ekonomian kreskon.

Aprobite de la Ŝtata Konsilio, la Ministerio de Homaj Resursoj kaj Socia Sekureco komencis okazigi naciajn konkursojn pri profesiaj kapabloj ekde ĉi tiu jaro.

Al la unua konkurso, de ĵaŭdo ĝis dimanĉo, aliĝis pli ol 2 500 konkursantoj kaj 2 300 arbitraciistoj en 86 fakoj.

Dividu