Xi prezidas kunvenon pri ekonomiaj laboroj por 2021

Jianping Publikigita: 2020-12-12 13:59:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinpin, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ), vendrede prezidis kunvenon de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ por analizi la ekonomiajn laborojn por la jaro 2021.

En la kunveno oni ankaŭ aŭskultis raporton de la Centra Komisiono por Disciplina Inspektado de la KPĈ kaj la Nacia Superrigarda Komisiono, faris planojn pri la kontraŭ-koruptaj laboroj en 2021, kaj ekzamenis regulojn pri elektaj laboroj de lokaj partiaj organizoj.

La deklaro, publikigita post la kunveno, diris, ke la kuranta jaro estis eventoplena. Spite al rigoraj defioj, Ĉinio ĉiam restis strategie enfokusigita, faris ĝustan juĝadon, ellaboris delikatajn planojn, prenis firmajn agojn kaj akiris progreson kontentigan al la popolo kaj atentatan de la tuta mondo.

La deklaro ankaŭ montris, ke Ĉinio fariĝis la sola ĉefa ekonomio de la mondo, kiu realigis pozitivan kreskon. Ni gajnis decidajn fruktojn en la “tri penigaj bataloj” kontraŭ ĉefaj riskoj, malriĉeco kaj poluado, grandan progreson en scienca kaj teknologia novigado kaj novan trarompon en reformado kaj malfermo.

La 13-a Kvin-Jara Plano (2016 – 2020) por la nacia kaj socia disvolviĝo plenumiĝos en la kuranta jaro. La kunveno konkludis, ke post kvinjara klopodado Ĉinio saltis sur novajn nivelojn de ekonomio, scienco kaj teknologio, sinteza nacia forto kaj popola vivteno.

La kunveno montris, ke 2021 estos ege grava jaro por Ĉinio antaŭenigi modernigadon, emfazis persisti en la nova disvolva koncepto, kaj urĝis formi novan disvolvan dispozicion kaj fokusiĝi sur altkvalita disvolviĝado.

Dividu