Ĉina kaj somalia ŝtatestroj interŝanĝis gratulojn okaze de datreveno de diplomatiaj rilatoj

Yu Publikigita: 2020-12-14 17:07:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde interŝanĝis gratulajn mesaĝojn kun sia somalia paralelulo Mohamed Abdullahi Mohamed por festi la 60an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

Xi diris en sia mesaĝo, ke malgraŭ ia ajn ŝanĝiĝo de internacia situacio en la pasintaj 60 jaroj de post la starigo de siaj diplomatiaj rilatoj, Ĉinio kaj Somalio ĉiam komprenis, subtenis kaj helpis unu la alian. Li rimarkigis, ke en septembro de 2018 dum la Pekina Pinkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro, li kaj prezidento Mohamed atingis gravan konsenton pri disvolvado de ĉina-somaliaj rilatoj, kaj ke de post la eksplodo de la kronvirusa malsano ĉi-jare, la du landoj kune batalis kontraŭ la epidemio. Li diris, ke li donas grandan gravecon al disvolvado de rilatoj kun Somalio kaj volas labori kun Mohamed por efektivigi rezultojn de la Pekina Pinkunveno de la Forumo pri Ĉina-Afrika Kunlaboro kaj la eksterordinara ĉina-afrika pintkunveno pri solidareco kontraŭ la kronvirusa epidemio profite de la 60a datreveno de diplomatiaj rilatoj, kaj intensigi kunlaboron pri komuna konstruado de la Zono kaj Vojo por profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

Mohamed diris en la mesaĝo, ke la somalia registaro alte taksas striktan kunlaboron kaj amikecon kun Ĉinio, kaj ke Somalio estos amiko de Ĉinio por ĉiam.

Dividu