Xi Jinping sendis gratulan leteron al internacia forumo pri spertoj rilataj al elradikigo de malriĉeco

Ĝoja Publikigita: 2020-12-14 21:09:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde en Pekino malfermiĝis internacia forumo pri spertoj rilataj al elradikigo de malriĉeco de la homaro. Al la forumo ĉina prezidanto Xi Jinping sendis gratulan leteron.

Xi montris, ke elradikigo de malriĉeco estas la komuna idealo de la homaro. La Komunista Partio de Ĉinio kaj la ĉina registaro ĉiam rigardas plibonigon de la popola vivo kiel celon de sia strebado kaj faris longtempan kaj penigan klopodon. Ekde 2012 surbaze de la antaŭa laboro Ĉinio ĉiuflanke komencis batalon kontraŭ malriĉeco. Post la 8-jara kontinua klopodo kurantjare ĉiuj kamparaj malriĉuloj laŭ nuna normo sin liberigis el malriĉeco, ĉiuj malriĉaj gubernioj sin liberigis kaj proksimume 100 milionoj da kamparaj malriĉuloj elradikigis malriĉecon. Ĉinio faris grandan kontribuon al la monda elradikigo de malriĉeco. Ĉinio daŭre solidigos kaj plivastigos rezultojn de elradikigo, firme akcelos komunan riĉiĝon kaj senĉese levos la vivnivelon de la popolo.

Xi substrekis, ke nun la epidemio ankoraŭ furioze disvastiĝas en la tuta mondo kaj la elradikigo de malriĉeco alfrontas severan defion. Ĉinio volas kun aliaj landoj de la mondo akceli procezon de internacia elradikigo de malriĉeco kaj konstruadon de la komunumo kun komuna estonto.

Dividu