Xi deziras al Macron rapidan resaniĝon

Yu Publikigita: 2020-12-18 19:17:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping vendrede esprimis deziron pri rapida resaniĝo al sia franca paralelulo Emmanuel Macron.

En sia mesaĝo, Xi esprimis simpation al Macron pro pozitiva rezulto en ekzameno pri la nova kronviruso 2019 kaj deziris al li rapidan resaniĝon. Nome de la registaro kaj popolo de Ĉinio, Xi esprimis fortan subtenon al la registaro kaj popolo de Francio en ilia batalo kontraŭ la pandemio.

Xi rimarkigis, ke la ĉina flanko pretas labori kun la franca flanko por aktive antaŭenpuŝi kontraŭepidemian kunlaboron, kaj kontribui al la fina venko de la mondo super la pandemio en frua dato.

Dividu