Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al ganaa prezidento Nana Akufo-Addo

Pluveta Publikigita: 2020-12-20 16:25:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Sabate la ĉina ŝtata prezidanto Xi Jinping sendis gratulan mesaĝon al Nana Akufo-Addo, kiu refoje estis elektita kiel ganaa prezidento.

Xi diris, ke la amikeco inter Ĉinio kaj Ganao havas longan historioin. Ganao estas grava kunlabora partnero de Ĉinio en Afriko. En septembro, 2018, la prezidento Akufo-Addo sukcese vizitis Ĉinion. Lastatempe rapide disvolviĝis la rilatoj inter la du landoj, kaj estas riĉaj la fruktoj de la dulanda kunlaboro. Ĉinio alte atentis la rilatojn inter Ĉinio kaj Kanao kaj volas kunlabori kun Akufo-Addo por antaŭenpuŝi la dulandajn rilatojn kaj profitigi la du popolojn.

Dividu