Xi emfazas atingi pli grandan trarompon en reformo dum nova disvolva stadio

Yu Publikigita: 2020-12-31 14:36:27
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Prezidanto Xi Jinping merkrede emfazis kunordigitajn klopodojn por atingi pli grandan trarompon en la reformo dum la nova disvolva stadio de Ĉinio.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn, kiam li prezidis la 17an kunvenon de la centra komitato pri profundigo de ampleksa reformo.

Li Keqiang, Wang Huning kaj Han Zheng, ĉiuj membroj de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la KPĈ kaj vicestroj de la centra komitato pri profundigo de ampleksa reformo, ĉeestis la kunvenon.

La kunveno ekzamenis resuman kaj taksadan raporton pri profundigo de ampleksa reformo de post la tria plena sesio de la 18a Centra Komitato de la KPĈ.

La kunveno ankaŭ ekzamenis kaj aprobis serion da gvidlinioj kaj planoj pri integriĝo de la gvidado de la partio en korporacia regado de centre administrataj ŝtataj entreprenoj, disvolvado de ekonomia sistemo por verda kaj malaltkarbona cirkla disvolviĝo, laŭleĝa publikigo de mediaj informoj, divido de administraj datumoj, profundigo de reformoj pri buĝeta administrado, plifortigo de ideologia kaj politika laboro, plibonigo de leĝplenumado de imposta leĝo kaj starigo de financa tribunalo en Pekino.

Xi diris, ke la reformoj kaŭzis profundajn ŝanĝiĝojn en la ideologia kaj teoria kampo, organiza strukturo kaj la ŝtataj kaj regadaj sistemoj, kun vasta publika partopreno. Li emfazis, ke Ĉinio ankoraŭ alfrontas kompleksajn kontraŭdirojn kaj problemojn survoje al reformo.

Dividu