Ĉinio kaj EU finis intertraktadon pri investa interkonsento

Yu Publikigita: 2020-12-31 14:36:56
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping kaj eŭropaj gvidantoj merkrede anoncis, ke la du flankoj finis intertraktadon pri investa interkonsento en planita tempo.

La anonco estis farita dum kunveno inter Xi kaj germana ĉefministro Angela Merkel, franca prezidento Emmanuel Macron, prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen per videoligo.

Xi diris, ke la investa interkonsento inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) estas "ekvilibra, altnivela kaj reciproke utila", kaj ke la traktato montris la decidon kaj fidon de Ĉinio antaŭenpuŝi altnivelan malfermon. Ĝi liveras pli grandan merkataliron, plialtnivelan komercan medion, pli fortajn instituciajn garantiojn kaj pli brilajn kunlaborajn perspektivojn por reciproka investado. Li diris ankaŭ, ke la traktato ankaŭ multe akcelos mondan ekonomian renormaliĝon en la post-pandemia epoko, fortigos la fidon de la internacia komunumo al ekonomia tutmondiĝo kaj libera komerco, farante gravajn kontribuojn al la konstruado de malferma monda ekonomio.

La eŭropaj gvidantoj diris, ke malgraŭ la influo de la kronvirusa pandemio, Eŭropo kaj Ĉinio konservis striktan altnivelan komunikadon ĉi-jare kaj akiris gravan progreson en serio da temoj inkluzive de la interkonsento pri geografiaj indikoj. Ili diris, ke la fino de la intertraktado pri investa interkonsento estis grava mejloŝtono en la disvolviĝo de rilatoj inter la EU kaj Ĉinio kaj ankaŭ helpos antaŭenigi la renormaliĝon kaj kreskon de la monda ekonomio. Ili diris ankaŭ, ke la atingoj refoje montris al la mondo, ke kvankam Eŭropo kaj Ĉinio havas diferencojn pri iuj demandoj, ambaŭ flankoj havas la politikan volon plifortigi dialogon kaj profundigi kunlaboron surbaze de reciproka respekto por atingi reciprokan profiton kaj kungajnajn rezultojn.

Dividu