Xi gratulas Kim pro lia elektiĝo kiel ĝenerala sekretario de LPK

Yu Publikigita: 2021-01-11 19:41:17
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio Xi Jinping lunde sendis mesaĝon al Kim Jong Un, gratulante lin pro elektiĝo kiel ĝenerala sekretario de la Laborista Partio de Koreio (LPK) de la Korea Popola Demokratia Respubliko.

Xi diris, ke li ĝojas aŭdi, ke la 8a Kongreso de la Laborista Partio de Koreio elektis Kim kiel ĝeneralan sekretarion de la Laborista Partio de Koreio, kaj esprimas elkoran gratulon al Kim kaj la Centra Komitato de la Laborista Partio de Koreio nome de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj en sia propra nomo.

Dividu