Ĉina prezidanto gratulas nove elektitan prezidenton de Kirgizio

Yu Publikigita: 2021-01-13 15:22:55
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde sendis mesaĝon al Sadyr Japarov, gratulante lin pro la elektiĝo kiel prezidento de Kirgizio.

Xi diris en sia mesaĝo, ke ĉina-kirgizaj rilatoj akiris rimarkindan atingon en la pasintaj 29 jaroj de post la starigo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, kaj ke li atribuas grandan gravecon al disvolvado de ampleksa strategia partnereco inter la du landoj kaj volas labori kun Japarov por preni la komunan konstruadon de la Zono kaj Vojo kiel oportunon, profundigi reciprokprofitan kunlaboron inter la du landoj kaj profitigi la du landojn kaj iliajn popolojn.

La saman tagon, ankaŭ vcproparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris, ke Ĉinio gratulas Japarov pro lia elektiĝo kiel kirgiza prezidento, esprimante volon plu profundigi reciprokprofitan kunlaboron kun Kirgizio. Zhao aldonis, “Ni kredas, ke la nova registaro gvidos la kirgizan popolon akiri pli grandajn atingojn en la procezo de nacia konstruado.”

Dividu