Prezidanto Xi respondis leteron de honora prezidanto de Starbucks

Publikigita: 2021-01-14 13:21:16
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la 6a de januaro, ĉina prezidanto Xi Jinping respondis leteron de Howard Schultz, honora prezidanto de la direkcio de la usona kompanio Starbucks, instigante lin antaŭenigi ekonomian kaj komercan kunlaboron inter Ĉinio kaj Usono kaj ludi pozitivan rolon en la dulandaj rilatoj.

Xi diris, ke gvidate de la Komunista Partio de Ĉinio, 1,4 miliardoj da ĉinoj faris longdaŭran kaj penigan klopodon por konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj socialisma modernigo. Ĉinio malfermis la novan vojon de la konstruado de socialisma moderna lando kaj liveros pli vastan spacon al entreprenoj de ĉiuj landoj, inkluzive de Starbucks kaj aliaj usonaj entreprenoj. Li esperas, ke Starbucks faros pozitivan klopodon por antaŭenigi ekonomian kaj komercan kunlaboron kaj la rilatojn inter Ĉinio kaj Usono.


Dividu