Xi inspektis laboron pri preparo por Pekinaj Vintraj Olimpikoj 2022

Yu Publikigita: 2021-01-19 12:48:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Xi Jinping, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, lunde inspektis la laboron pri preparo por la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022 en Pekino.

Xi vizitis la Ĉefurban Gimnastikejon en la distrikto Haidian, la Nacian Centron de Alpa Skiado kaj la Nacian Centron de Glitado en la distrikto Yanqing. Li informiĝis pri konstruado de ejoj kaj preparado de sportistoj, kaj esprimis salutojn al sportistoj, trejnistoj kaj reprezentantoj de funkciigaj teamoj kaj konstruantoj en la konkursejo Yanqing.

En la Ĉefurba Gimnastikejo okazos mallong-voja rapid-sketado kaj arta sketado de la Vintraj Olimpikoj, dum la Nacia Centro de Alpa Skiado okazigos alpan skiadon. La Nacia Centro de Glitado aranĝos konkursojn de sledado kaj luĝado dum la Vintraj Olimpikoj 2022.

Dividu