Xi donos specialan salutmesaĝon en dialogkunveno de "Tagordo Davos"

Ĝoja Publikigita: 2021-01-19 19:59:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 19-an de januaro Hua Chunying, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, deklaris, ke invitite de Kaus Schwab, kreinto kaj plenuma prezidanto de Monda Ekonomia Forumo, la 25-an de januaro en Pekino per videoligo ĉina prezidanto Xi Jinping ĉeestos dialogkunvenon de "Tagordo Davos" kadre de la forumo kaj donos specialan salutmesaĝon.
Januare de 2017 Xi unuafoje ĉeestis jarkunvenon de la Monda Ekonomia Forumo kaj donis ĉefteman paroladon titolitan Komune porti epokan devon kaj komune akceli mondan disvolviĝon. Hua diris, ke en tiu ĉi parolado prezidanto Xi sisteme eksplikis opiniojn kaj porpledojn de Ĉinio pri ekonomia tutmondiĝo, kio havas mejloŝtonan signifon.
Hua montris, ke en la nuna situacio prezidanto Xi ĉeestos dialogkunvenon kaj donos specialan salutmesaĝon, kio havas gravan signifon. Ĉinio ĉiam sin dediĉas al protekto kaj efektivigo de plurflankismo, akcelas konstruadon de malferma monda ekonomio, stimulas ekonomian tutmondiĝon al la direkto pli malferma, pli inkluziva, pli favora, pli ekvilibra kaj pli komuna, kaj antaŭenigas konstruon de la komunumo de komuna estonto de la homaro.

Dividu