Xi Jinping, plej alta gvidanto de Ĉinio, marde, la 19-an de januaro, inspektis la konkursejon Zhangjiakou de la Pekinaj Vintraj Olimpikoj kaj Paralimpikoj 2022. Dume li multfoje substrekis gravecon de scienc-teknika novigo.
En Nacia Skia Salta Centro Xi laŭdis tion, ke sportistoj altigas siajn nivelojn per artefarita intelekta helpsistemo. Li diris, ke same kiel la lando iras potencigan vojon, ĉinaj sportistoj devas iri sur la vojo de scienc-teknika novigo.