Xi laŭdas kunlaboron inter Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj

Yu Publikigita: 2021-02-09 18:53:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde laŭdis la kunlaboron inter Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj, dirante, ke "17 plus 1 povus fari pli ol 18.”

Xi faris la rimarkojn dum sia parolado en la Pintkunveno de Ĉinio kaj Centr-Eŭropaj kaj Orient-Eŭropaj Landoj, kiu estis okazigita per videoligo.

Xi diris, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj centr- kaj orient-eŭropaj landoj baziĝas sur reciproka respekto kaj havas neniun aldonitan politikan kondiĉon, kaj ke ĉiuj koncernaj landoj, sen distingo de ilia grandeco, estas egalaj partneroj en kunlabora mekanismo kun emfazo de ampleksa konsiliĝo, komuna kontribuo kaj komunaj profitoj.

Li diris, “Ni konvinkiĝis, ke '17 plus 1 povus fari pli ol 18', tial ni starigis multdimensian kunlaboran kadron gvidatan de la pintkunveno de la gvidantoj kaj kovrantan pli ol 20 sektorojn por certigi la partoprenon de ĉiuj centr- kaj orient-eŭropaj landoj. Konsciante reciprokajn zorgojn, ni ellaboris planojn kaj decidis projektojn bazitajn sur la nacia realeco de ĉiu lando, kaj kuraĝigis ĉiujn landojn trovi la plej bonan manieron utiligi siajn respektivajn avantaĝojn en kunlaboro.”

La ĉina prezidanto diris ankaŭ, ke kunlaboro inter Ĉinio kaj tiuj landoj formis principojn, kiuj reflektas siajn distingajn trajtojn kaj estas akceptitaj de ĉiuj partioj. Jen la principoj:

- Decidi per konsiliĝo;

- Doni profitojn al ĉiuj kunlaboraj partneroj;

- Serĉi komunan disvolviĝon per malfermiteco kaj inkluziveco;

- Atingi pli grandan kreskon per novigado.

Dividu