Xi telefone konversaciis kun kirgiza prezidento Sadyr Nurgozhoevich Japarov

Mirinda Publikigita: 2021-02-23 10:50:01
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Lunde vespere ĉina prezidanto Xi Jinping telefone konversaciis kun kirgiza prezidento Sadyr Nurgozhoevich Japarov.

Xi diris, ke en la pasintaj 29 jaroj post establo de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj, la rilatoj inter Ĉinio kaj Kirgizio subtenis sanan kaj stabilan disvolviĝon. Ĉinio volas kune kun Kirgizio kapti la disvolvan tendencon kaj antaŭenigi la amplekse strategian partnerecon inter la du landoj al nova nivelo.

Japarov dankis la ĉinan flankon pro tre valora helpo al ekonomia kaj socia disvolviĝo de Kirgizio kaj sincera subteno en batalo kontraŭ la nova kronviruso. Estas ege gravaj la proponoj prezentitaj de Xi pri persisto en multflankismo kaj konstruado de malferma monda ekonomio en la dialogo de Davosa Tagordo. Kirgizio volas kune kun Ĉinio antaŭenpuŝi konstruadon de la komunumo de komuna estonteco de la homaro.

Dividu