Xi promesis liveri kronvirusan vakcinon al Pollando

Yu Publikigita: 2021-03-02 13:52:23
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris lunde nokte, ke Ĉinio volas liveri kronvirusan vakcinon laŭ sia kapablo al Pollando laŭ la postulado de la eŭropa lando.

Xi diris tion en telefona konversacio kun pola prezidento Andrzej Duda. Li montris, ke Pollando estas grava lando en centra kaj orienta Eŭropo kaj ankaŭ ĉina ampleksa strategia partnero en Eŭropo, kaj ke Ĉinio ĉiam donas grandan gravecon al la disvolviĝo de la ĉina-polaj rilatoj. Li diris, ke Ĉinio volas labori kun Pollando por akceli stabilan kaj daŭrigeblan disvolviĝon de duflankaj rilatoj en la nova jaro. Ĉinio volas daŭre plibonigi interŝanĝojn de spertoj pri komuna pandemia prevento kaj regado kun la pola flanko, kaj samtempe rekomenci reciprokajn vizitojn inter la du popoloj en sekura kaj orda maniero.

La ĉina prezidanto diris ankaŭ, ke en la lasta Pintkunveno inter Ĉinio kaj Centr- kaj Orient-Eŭropaj Landoj sukcese okazigita per videoligo, li kune kun gvidantoj de tiuj landoj retrorigardis la vojaĝon de kunlaboro inter Ĉinio kaj Centr- kaj Orient-Eŭropaj Landoj, ĉiuflanke resumis disvolvan sperton, kune rigardis al disvolvaj perspektivoj, atingis ampleksan konsenton kaj faris gravan planadon kaj gvidadon pri kunlabora mekanismo.

Dividu