Ĉinio konsideras formi novan demokratian elektan sistemon kun honkongaj trajtoj en HSAR

Yu Publikigita: 2021-03-05 16:57:00
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Altranga ĉina leĝdonanto Wang Chen diris, ke la ĉina plej alta leĝdona instanco konsideras rimedojn por formi en la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) novan demokratian elektan sistemon taŭgan al la realaĵoj de Honkongo kaj kun honkongaj trajtoj.

Projekto de decido pri plibonigo de la elekta sistemo de HSAR estis prezentita vendrede al la kvara sesio de la 13a Nacia Kongreso, la plej alta leĝdona instanco, por diskuto.

Wang, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, diris, ke la ĝenerala dezajno de la sistemo estos centrita ĉirkaŭ la reformo kaj pli granda povigo de la elektkomitato de la HSAR. Li faris klarigan paroladon pri la projekto en la malferma kunveno de la sesio. Li diris, ke la grandeco, konsisto kaj formiga metodo de la elektkomitato estos ĝustigita kaj plibonigita. La ĉefadministranto de la HSAR estos plu elektita de la elektkomitato, kaj al la elektkomitato estos komisiita la nova funkcio elekti relative grandan parton de la Leĝdona Konsilio kaj rekte partopreni en la proponado de ĉiuj kandidatoj por la Leĝdona Konsilio.

Dividu