Prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, dimanĉe posttagmeze partoprenis en diskuto de deputitoj de la delegacio de Qinghai-provinco, en la kvara sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona instanco de Ĉinio.